Filtrer par genre
Pola Retradio en Esperanto
- 717 - E_elsendo el la 02.12.2024
En la 1363-a E_elsendo el la 02.12.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• En nia ciklo pri koninda Pollando ni prezentas hodiaŭ felietonon pri unu el la plej popularaj legendoj de Varsovio, pri la Ora Anaso vivinta en la subterejoj de la Palaco de Ostrogski-familio, en kiu nun troviĝas Muzeo de Frederiko Chopin.
• La hodiaŭaj kulturkronikaj informoj rilatas al la nunjara premio de Luigi Micheletti i.a. por la Muzeo pri Siberiekziloj en Bjalistoko; pri la murpentra kreado de NeSpoon (Elżbieta Dymna); pri Irena Tuwim, kiu ekde la nuna jaro estas patrono de nova tradukpremio.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri la nova favorpreza aliĝkotizo al la UK en la ĉeĥa Brno – ĝis 15.12.24; pri la publikaj prezentiĝoj de Akademio de Esperanto. Unue temas pri ĝia respektebla kunsido en la 5-a VK, sekve ĝia Konferenco okazonta la 16-an/17-an de decembro (https://eventaservo.org/e/77f5e6).
• Ana Paula Pose el Brazilo kantas fragmente „Tiel la mondo iras” de Julián Hernández Angulo el sia koncerto dum la 5-a VK, La apudanta la programinformon interreta foto bildigas skulptaĵon de Ora Anaso ĉe Tamka-strato en Varsovio.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.Mon, 02 Dec 2024 - 25min - 716 - Renkontiĝoj dum la Virtuala Kongreso: 30.11 kaj 01.12.24
Karaj Aŭskultantoj kaj Radioamikoj,
Pola RetRadio en Esperanto invitas vin kaj atendas dum la renkontiĝoj de la virtuala Movada Foiro.
Ili okazos la 30-an de novembro 2024 (sabate) je la 11-a horo kaj la 01-an de dedembro 2024 (dimanĉe) je la 19-a horo laŭ la UTC + 1 h.
Bonvenon al ĉiuj! Uzu tiun maloftan okazon rekte alparoli kaj pridemandi reprezentantojn de la Redakcio, sugesti proponojn.
Eble vi ŝatos dividi viajn rememorojn pri la unuaj informoj kaj kontaktoj kun la E-lingvaj elsendoj, informi ĉu ankaŭ en elektronika tempo vi aŭskutas ilin kaj kio en ili estas por vi plej interesa.
Ni atendas vin!
Fri, 29 Nov 2024 - 1min - 715 - E_elsendo el la 25.11.2024
En la 1362-a E_elsendo el la 25.11.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• Nia antaŭmikrofona gasto estas unu el la diplomitoj de la aŭtuna Interlingvistika Sesio en Poznano, Renato Guedes el Portugalio, kiu proksimigas la temon de sia finlaboraĵo „Ikoneco por artefaritaj lingvoj”.
• Hodiaŭ krome ni proponas komune enrigardi la retajn eldonojn de la 3-a nunjara numero de „Norvega Esperantisto” kaj de la novembra „Novaĵoj Tamtamas”, internacia gazeto de Esperanto Jokohama.
• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri multiĝo de la tiel nomataj privataj studentaj domoj; pri la Stacidoma Komplekso en Lublin, kiu en 2024 gajnis jam du internaciajn arkitekturajn premiojn; pri la daŭranta en Varsovio laŭvica Azia Filmfestivalo.
• Nian sciencbultenan rubrikon ni dediĉas al la rekomenciĝintaj esplorlaboroj de polaj sciencistoj en la Parko Serengeti, Tanzanio kaj al la unuaj rikoltitaj rezultoj.
• Muzike akompanas nin Ale Vela per sia ĉi-monate registrita (kiel video-filmo https://www.youtube.com/watch?v=jZW_23qNszI) kanzono „Tuj”. La interreta foto prezentas la premiitan stacidomon en Lublin.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. Pere de jutubo https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.Tue, 26 Nov 2024 - 26min - 714 - E_elsendo el la 20.11.2024
En la 1361-a E_elsendo el la 20.11.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas Irek Bobrzak, kun kiu ni interparolas pri lia interesiĝo kaj laboro dediĉita al la E-terminologio rilate plantojn kaj ĝenerale botanikon.
• Komence de la hodiaŭa elsendo per mallongaj biografiaj notoj ni ligas al la gravaj perdoj, kiujn suferis en la lastaj tagoj la E-komunumo pro la forpaso de István Nemere kaj Claude Gacond. Pliaj E-komunumaj informoj rilatas al la Universala Kongreso 2025 kaj finiĝonta en novembra la 1-a favorpreza aliĝkotizo; al la proksimĝanta jubileo de la 70-jariĝo de la 1-a Unesko-rezolucio pri Esperanto, proklamita en 1954.
• La hodiaŭaj kulturkronikaj informoj koncernas la 1-an Festivalon de la Brita Kinoarto, kiun ekde la nuna jaro gastigas Poznano kaj preparojn al la Internacia Chopin-konkurso 2025.
• Muzike akompanas nin Flávio Fonseca el Brazila Muziko per la E-versio de la brazila sambo „Sambo de tristo”. La apudanta la programinformon foto rilatas al Festivalo de la Brita Kinoarto en Poznano.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.Wed, 20 Nov 2024 - 28min - 713 - E_elsendo el la 15.11.2024
En la 1360-a E_elsendo el la 15.11.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• En la hodiaŭa programo ni gastigas antaŭmikrofone profesorinon Sabine Fiedler, kiu ĉi-foje kiel la prezidanto de GIL – Societo pri Interlingvistiko informas nin pri ĝia agado kaj ĝia nunjara konferenco en novembro. Ni krome ekscias pri ŝia rete konsultebla libro “Esperanto – Lingua Franca and Language Community” kiun ŝi kunaŭtoras kun Cyril Brosch.
• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la nuna demografia situacio en Pollando kaj enketo elmontranta, kiu faktoro bremas la decidon havi infanojn; pri tio, ke Pollando apartenas al la plej grandaj eksportantoj de kukurboj en la Unio.
• Sekve ni prezentas la laŭreatojn de la 8-a Tradukonkurso "Lucija Borčić" organizita de Kroata Esperantista Unuiĝo.
• Kadre de la kutima sciencbultena rubriko ni informas mallonge pri la finiĝinta lastdimanĉe KAEST, Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko 2024 en Žilina. Ni atentigas pri restantaj 10 tagoj por aliĝi al Konkurso por junaj Sciencistoj kaj Universitatanoj – KonSciU: http://tinyurl.com/konsciu24.
• Hodiaŭ Manno Montanna kantas fragmente la E-version de la portugallingva kanto “Haveno Soleco”.
• La interreta foto de KAEM-teamo prezentas scenon pri interprelega babilado de kelkaj partoprenantoj de la konferenco en Žilina.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. Pere de jutubo https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.Fri, 15 Nov 2024 - 28min - 712 - E_elsendo el la 10.11.2024
En la 1359-a E_elsendo el la 10.11.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• Antaŭtage de la 11-a de novembro, kiu estas la Nacia Festo de Pollando ni memorigas la literaturan elsendon el 1980 de Jan Klimek kaj Andrzej Pettyn dediĉitan al la romano „Ringo el ĉevalharoj”. En la 106-a datreveno de la regajnita suvereneco de Pollando en 1918 ni atentigas per ĝi, ke Pollando batalis por defendi sian suverenecon ankaŭ en postaj periodoj defendante sin i.a. kontraŭ invadintaj Germanio kaj Sovetunio. La epizodo koncernas la deportadon al Siberio en la epoko de instaliĝanta en Pollando komunista regado.
• Unu el la simboloj de la regajnita suverenco estis la Saksa Palaco, pri kio ni atentigas komence, la palaco eksplodigita de germanoj post la falo de la Varsovia Insurekcio 1944. Post dekoj da jaroj venis decido ĝin rekonstrui. Pri la rilata internacia premio atribuita por rekonstruprojekto ni informas en la kulturkronika programero.
• La interreta grafikaĵo bildigas kiel fragmenton de la antaŭmilita aspekto de la Saksa Palaco en Varsovio.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.Sun, 10 Nov 2024 - 29min - 711 - E_elsendo el la 05.11.2024
En la 1358-a E_elsendo el la 05.11.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hieraŭ estis lanĉita en Parizo arkivejo dediĉita al la bicikla veturo de Lucien Péraire kadre de la projekto Savespero. Lime de la 20-aj kaj 30-aj jaroj li entreprenis eksterordinaran biciklan veturon tra Eŭropo, Sovetunio, Manĝurio, Japanio, la suda Ĉinio, Indoĉinio kaj Indonezio por i.a. kompreni la militkaŭzojn. Pri li kaj lasitaj de li arkivaĵoj ni interparolis kun Pascal Dubourg Glatigny dum ARKONES, kaj tiun interparolon ni prezentas en nia hodiaŭa elsendo. Jen la adreso de la retejo: https://peraire.huma-num.fr/
• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri atentigo de la eksa finna prezidento, ke civitanoj de Unio devus kolekti kaze de bezono necesajn provizojn por 72 horoj; pri Pollando kiel produktanto de tombotorĉoj; pri akuzoj de la ukraina prezidento rilate Pollandon.
• La sciencbultenan rubrikon ni dediĉas al laŭreatoj de la Fondaĵo por la Pola Scienco.
• Hodiaŭ ni elektis por la elsendo la kanton de Feri Floro „Por la paco”, bazitan sur la vortoj de la sveda esperantisto Åke Näsholm.
• La interreta foto akompananta la programinformon prezentas varian sortimenton de tombotorĉoj, kiujn oni flamigas ĉe la tomboj komence de novembro.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. Pere de jutubo https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.Tue, 05 Nov 2024 - 26min - 710 - E_elsendo el la 30.10.2024
En la 1357-a E_elsendo el la 30.10.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• Antaŭ nia mikrofono gastas profesorino Sabine Fiedler, kiu en la donita al ni intervjuo aferkerne retrorigardas al la aŭtuna Lingvista Kongreso en Poznano, kadre de kiu okazis speciala sesio pri interlingvistiko. Ŝi dividas kun ni siajn opiniojn pri la nuna stato de Interlingvistiko kaj Esperantologio, akcentante la signifon de universitataj studoj pri ĉi tiuj fakoj.
• En la komenca kulturkronika parto ni informas pri la libere viziteblaj en novembro polaj reĝaj rezidejoj, pri la sepa filma versio de „Quo Vadis” – ĉi-foje temas pri animita filmo - kiu jam aperis surekrane, pri la finiĝinta lastdimanĉe librofoiro en Krakovo.
• En la E-komunuma segmento ni retrorigarde informas pri la nunjaraj distingitoj pro la Elstara movada kaj kultura agado.
• En la elsendo aŭdiĝas fragmente la ĵus aperinta E-versio de la kanzono „Reveno al nigrumo”, kies tekston tradukis JoMo, kaj kiu evidente ĝin kantas.
• La interreta foto prezentas scenon el la animita filmo „Quo Vadis” pri kiu ni informis en la kulturkroniko.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.Wed, 30 Oct 2024 - 29min - 709 - E_elsendo el la 25.10.2024
En la 1356-a E_elsendo el la 25.10.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• En nia elsendo ni gastigas hodiaŭ Ana Alebić-Juretić el Kroatio la diplomiĝinton de la Interlingvitikaj Studoj en Poznano kaj partopreninton de la tiea septembra Lingvistika Kongreso. Ŝi rakontas pri la esploroj faritaj lige kun sia diplomlaboraĵo, kiujn ŝi prezentis ankaŭ en la kongresa sekcio pri historia lingvistiko.
• La komencaj aktualaĵoj rilatas al deportado de nelegalaj enmigrantoj el la Unio, al polaj-ukrainaj rilatoj laŭ deklaro de la pola vicĉefministro kaj defendministro, al kulturaj eventoj lige kun la 35-jariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Pollando kaj Suda Koreio.
• En sciencbultena rubriko ni informas pri la decido de la Internacia Astronomia Unio, atribuinta nomojn de kvar katolikaj monaĥinoj al la novmalkovritaj planedoidoj omaĝe al ilia malkovrado kaj katalogado de la ĉielaj korpoj en la 20-aj jaroj de la pasinta jarcento, do en la antaŭkomputila epoko.
• La E-komunumaj informoj koncernas pludaŭrigon de la aliĝado al la 5-a VK ĝis la 27-a de oktobro: https://VK.esperanto.net/2024/aligxilo; ankaŭ la mesaĝon de UEA lige kun la Tago de UN-o el la 24-a de oktobro.
• Muzike akompanas nin korea virtuala koruso, kiu kun Amira plenumas la kanton „Ĉiamverda arbo”. La interreta foto akompananta la programinformon prezentas foton de antaŭ 100 jaroj pri lombardiaj monaĥinoj dum ilia laboro pri malkovrado kaj katalogado de novaj ĉielkorpoj.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.Fri, 25 Oct 2024 - 26min - 708 - E_elsendo el la 20.10.2024
En la 1355-a E_elsendo el la 20.10.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono ni gastigas la organizanton de KAEST 2024 Peter Baláž. Al ĝia nunjara fizika eldono en Žilina daŭre eblas aliĝi: https://kaest.ikso.net/2024/.
• En la komenca kultura parto aŭdiĝas kulturkroniko kun la informoj pri la unuan fojon solenita nunjare Internacia Tago de la Kultura Heredaĵo kaj pri pompa ekspozicio en Krakovo dediĉita al saksaj reĝoj de Pollando. Lige kun la ĵus pasinta 175-a mortodatreveno de Frederiko Chopin ni proksimigas la historion de la koro de la komponisto, kiu troviĝas en la varsovia Baziliko de la S-ta Kruco. Krome ni prezentas la finan parton de la libro de Karol Stromenger „Frederiko Chopin”.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri la okazinta en Ĉinio Nacia Simpozio pri Ĉina Esperanto-Instruado.
• La interreta foto prezentas la desegnaĵon pri la lastaj vivmomentoj de Chopin faritan de menciita en la literatura fragmento Teofil Kwiatkowski.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.Sun, 20 Oct 2024 - 30min - 707 - E_elsendo el la 15.10.2024
En la 1354-a E_elsendo el la 15.10.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• Antaŭ nia mikrofono gastas profesorino Ilona Koutny el A. Mickiewicz-universitato en Poznano, hodiaŭ solene adiaŭita kiel emerito. Ŝi rakontas al ni i.a. pri siaj aktualaj laboroj en la universitato kiel profesoro-emerito, pri speciala omaĝa evento okazonta la 18-an de oktobro en Budapeŝto honore al prof. Szerdahelyi, pri planoj daŭrigi interlingvistikajn studojn dank’ al profesoro Nikolau Dols, pri siaj pridokumentaj planoj i.a. rilate la poznanan Interlingvistikan Sekcion kadre de Lingvistika Kongreso.
• En la komencaj aktualaĵoj ni informas iom statistike pri polaj instruistoj lige al la pasinta lunde Instruista Tago kaj pri grandiĝanta interesiĝo de poloj pri portugalaj vinoj.
• En sciencbultena rubriko ni proksimigas la projekton de polaj sciencistoj, kiuj baze de pentraĵoj el la historia sanktejo en Faras rekreis mezepokajn reĝajn vestojn, kiuj ekde ĵaŭdo estos rigardeblaj en Luvro.
• Muzike akompanas nin Feri Floro per sia plej nova kanto „Aŭtuna vespero” por la vortoj de Ulrich Matthias. La interreta foto akompananta la programinformon farita de P. Matusiak kaj E. Wenting bildigas sur modelo la rekreitan nubian reĝan veston.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D.Tue, 15 Oct 2024 - 26min - 706 - E_elsendo el la 10.10.2024
En la 1353-a E_elsendo el la 10.10.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• En la interparolo kun Duncan Charters, la prezidanto de UEA, ni referencas al la Simpozio pri handikapabloj okazinta dum la pariza paraolimpiko, al kiu kontribuon alportis ankaŭ UEA, unuavice kiel servopreta kunlaboranto.
• Nia felietono pri koninda polo referencas al la figuro de Witold Pilecki, pola oficiro i.a. malliberigito kaj kunorganizinto de la rezista movado en la germana koncentrejo Auschwitz. Liaj raportoj pri holokaŭsto, jam dummilte atingis Usonon kaj Brition. La reredaktitan tekston ni pretigis laŭ instigo de Edmond Ludwig el Francio.
• En la kulturkroniko ni informas pri la ekspozicio „Rembrandt-Hoogstraten. Koloro kaj iluzio” en Vieno, en kiu estas prezentata i.a Rembrandt-tolaĵo el la polaj kolektoj; pri pola skulptisto Franciszek Duszeńko, unu el kulturagantoj aparte omaĝotaj en 2025; pri nova funkcio de la direktoro de la Pola Nacia Bilioteko kiel vicprezidanto de la Konferenco de la Direktoroj de CDNL.
• Muzike akompanas nin fragmente la kanzono „La lasta somero” de Martin kaj la Talpoj, kiu hodiaŭ estis prezentita de Vinilkosmo kiel oficiala muzikvideo: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/pop... La interreta foto prezentas la tolaĵon de Rembrandt „Knabino en bildokadro”, kiu estis pruntita por la ekspozicio „Rembrandt - Hoogstraten. Koloro kaj iluzio” en Vieno.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.Thu, 10 Oct 2024 - 28min - 705 - E_elsendo el la 05.10.2024
En la 1352-a E_elsendo el la 05.10.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ ni proponas la antaŭmikrofonan interparolon kun la prezidanto de Bjalistoka E-Societo, Przemek Wierzbowski. Ni referencas al la plej nova kaj malnova ZEO-oj en la naskiĝurbo de Zamenhof. Ni parolas pri la nova E-volontulo memorigante la longdaŭran tradicion de la E-volontulado en la urbo kaj aludas al la plej nova projekto, kiun BES kunordigas dediĉita al rifuĝintoj. BES-prezidanto invitas por la nunjaraj Zamenhof-tagoj 13-15 de decembro 2024.
• En la komencaj aktualaĵoj ni retrorigardas al la pasintjaraj eksportorezultoj de polaj fruktoj. Ni informas, ke daŭre la Geoparko Sanktakruca en la suda Pollando havas Unuesko-licencon.
• En sciencbultena rubriko komence ni informas pri interkonsento de kvar tjurkaj ŝtatoj ekuzi norman latinan alfabeton, sekve pri la distingo de pola flegisto kaj informadikisto per Flegista Premio de la Reĝino Silvia.
• Muzike akompanas Israela Becker, kiu kantas fragmente la kanzonon „Ravitaj de la subiranta suno”. Nikolin' memorigas sian malnovan kanton „D-ro Zamenhof”. La akompana interreta foto proksimigas la Sanktakrucan Geoparkon, kiu denove ricevis Unesko-licencon.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.Sat, 05 Oct 2024 - 26min - 704 - E_elsendo el la 30.09.2024
En la 1351-a E_elsendo el la 30.09.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• Nia komenca aktualaĵo rilatas al la streĉita situacio en la Proksima Oriento kaj reagoj i.a. de Pollando je la kreskanta tensio.
• Sekvas ĝin kulturkronikaj informoj pri Prix Versailles por la Muzeo de la Pola Historio; pri Lublin, kiu estos Eŭropa Ĉefurbo de Kulturo en 2029.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri E-kurso por hispanlingvanoj organizata de la Amerika Komisiono de UEA kaj pri la feriado AŬTUNAS en la Kastelo Greziljono okazonta en oktobro.
• Muzike akompanas nin kanto el jutubo „Leviĝu kaj Brilu”. Plia kanto de AI, ĉi-foje pri potenco de plibonigo, instiganta alfronti defiojn kun kuraĝo kaj espero. La interreta foto prezentas la panoramon de la urbo Lublin, kiu fariĝos Eŭropa Ĉefurbo de Kulturo en 2029.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.Mon, 30 Sep 2024 - 26min - 703 - E_elsendo el la 25.09.2024
En la 1350-a E_elsendo el la 25.09.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• Nia hodiaŭa antaŭmikrofona gasto estas profesoro Nicolau Dols, kiu dum la Interlingvistika Sekcio de la Kongreso de Lingvistoj en Poznano analizis konverĝajn kaj diverĝajn tendencojn en Esperanto surbaze de la Tekstaro. Nia interparolo rilatas al tiu temo, krome al la lasta ekzamena sesio de Interlingvistikaj Studoj. Fine ni interparolas pri lia kontribuo al Arkones-2024. Dum ĝi li deklamis en Esperanto kaj en la kataluna la katalunan poeziaĵon „La pino de Formentor”. Tiun deklamadon li ripetis speciale por niaj aŭskultantoj.
• En la komencaj aktualaĵoj ni alrigardas la postinundan situacion en Pollando. Ni informas pri la unia decido ĝis 2026 protekti pli ol 4 milionojn da elmigrintoj el Ukrainio; pri la rilato de Svedio al la problemo de enmigrintoj en sia lando kaj pri la deziro de Nederlando kontroli propran azilpolitikon.
• En sciencbultena rubriko la atenton ni donas al baldaŭ aperonta nova profesio en Pollando, tiu de „podiatro”.
• Muzike akompanas nin Kajto per la kanto „Suno en aŭtuno”. La akompana interreta foto prezentas unu el la pinoj sur Formentor, pri kiu deklamas nia antaŭmikrofona gasto.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.Wed, 25 Sep 2024 - 26min - 702 - E_elsendo el la 20.09.2024
En la 1349-a E_elsendo el la 20.09.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• La komenca aktualaĵo rilatas al la daŭranta batalo kontraŭ la inundo plaginta Pollandon en la lasta semajno.
• Sekve en la kulturkroniko ni informas pri interesa ekspozicio de 150 eldonoj de „Sinjoro Tadeo” en Poznano; pri filmo en la dana-pola-sveda kunprodukto kandidatigita de Danio por Oskar-premio; pri arkeologiaj malkovroj ĉe la konstruplaco en Krakovo.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri aparta mesaĝo de UEA lige kun la Internacia Tago de Paco (21.09.2024) kaj pri KAEST kun la sama temo kiel la venontjara UK en Brno, Ĉeĥio.
• En la rubriko „Minutoj kun literaturo” ni deklamprezentas la poeziaĵon de Lilli Promet "Aŭtuno I" en la traduko de Hilda Dresen, kiu devenas el la libro „Estona Soveta Poezio” (1977).
• Muzike akompanas nin ĉi-foje Feri Floro per la kanzono „Ĝui la vivon”. La interreta foto prezentas la E-tradukon de la epopeo „Sinjoro Tadeo” de Adam Mickiewicz, kiun faris Antoni Grabowski.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.Fri, 20 Sep 2024 - 21min - 701 - E_elsendo el la 15/16.09.2024
En la 1348-a E_elsendo el la 15/16.09.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• Nia antaŭmikrofona gasto estas hodiaŭ la prezidanto de UEA Duncan Charters, kiu dum la pasinta semajno gastis en Poznano dum la ekzamena sesio de la Interlingvitikaj Studoj ĉe Adam Mickiewicz-universitato, kaj kontribuis prelege al la sekvinta poste lasta eldono de ARKONES. En nia interparolo ni koncentriĝas pri la ekzamena sesio de instruita trejnado gvidita de Katalin Kováts.
• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri grava mesaĝo, kiun ricevis Etsuo Miyoshi de la Eŭropa Komisiono agnoskinta la uzorajton de Esperanto en tiaj programoj kiel Erasmus+ kaj Kreema Eŭropo; pri la inundo plaginta la sud-okcidentan Pollandon; pri septembro kiel Pola Monato en la kanada Nov-Skotio; pri kreskanta turisme interesiĝo pri la salminejo Wieliczka.
• En la sciencbultena rubriko ni informas pri la Futurologia Konferenco okazinta semajnfine kun la partopreno de kulturagantoj kaj sciencistoj.
• Ĵus aperis en jutubo la plej nova muzikvideo de Armel Amiot pri „Nova Tero” - https://youtu.be/oEMevgFW6RE. Ni prezentas fragmente ĝian sonversion. La programinformon akompanas interreta foto kun alrigardo al la plaga inundo konkeranta la sudorientan Pollandon.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.Mon, 16 Sep 2024 - 21min - 700 - E_elsendo el la 10.09.2024
En la 1347-a E_elsendo el la 10.09.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas nia redakcia kolego Maciej Jaskot, kiu kundividas kun ni informojn pri sia konkursa kontribuo al la daŭranta rete ĝis dimanĉo 75-a IKUE-kongreso. Ni prezentas iujn el liaj premiitaj verkoj.
• En la kulturkronika bulteno ni informas pri la okazanta en Varsovio 20-a Festivalo „Kruciĝo de Kulturoj” kun partopreno de artistoj el la Suda Koreio, Insularo de la Verda Kabo, Alĝerio, Malio, Angolo kaj Italio; pri la daŭranta ĝis oktobro Pola-Rumana Kultura Sezono kun eventoj en ambaŭ landoj.
• E-komunumsegmente ni informas pri la nova interkonsento de Hispana Esperanto-Federacio kun la hispana kulturministerio.
• Muzike akompanas nin en la elsendo Cícero Soares per „Karnavalja en Esperantujo”, aperinta kadre de la kolekto Brazila Muziko. La interreta foto rilatas al la prezentoj dum la 20-a Festivalo „Kruciĝo de kulturoj”.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.Tue, 10 Sep 2024 - 25min - 699 - E_elsendo el la 05.09.2024
En la 1346-a E_elsendo el la 05.09.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• En nia hodiaŭa antaŭmikrofona renkontiĝo profesorino Ilona Koutny dividas kun ni siajn spertojn pri la dumsomeraj aktivadoj kiel partopreno en konferenco pri konstruataj lingvoj en Francio, kursoj pri interkultura komunikado en Francio kaj Italio, omaĝaj kontribuoj pri la 100-jariĝanta nunjare prof-o István Szerdahelyi.
• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri historiaj datrevenoj omaĝitaj en Pollando lime de aŭgusto kaj septembro 2024. Niaj informoj rilatas krome al la kreskantaj prezoj de arĝento kaj al „ne” por plurfunkciaj telefonoj en pliaj eŭropaj lernejoj.
• La sciencbultena rubriko traktas la kontraŭfajran, kontraŭincendian ĵeleon de usonaj sciencistoj.
• Muzike akompanas nin Ana Ribeiro per la fragmento de la kanto „La Dizertonto”. La interreta foto ĉe la programinformo koncernas malpermeson de poŝtelefonoj en lernejoj.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.Thu, 05 Sep 2024 - 26min - 698 - E_elsendo el la 30.08.2024
En la 1345-a E_elsendo el la 30.08.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• En la 7-a mortodatreveno de la plej elstara E-poetino, Marjorie Boulton (pasanta la 30-an de aŭgusto 2024) el la arkivo de la E-Redakcio de Pola Radio ni memorigas nian intervjuon faritan kun ŝi dum la UK en Vilno 2005. La akompana foto prezentas ŝin kun prof. John Wells, kiu transdonas al ŝi bonezirojn okaze de ŝia 90-jariĝo.
• En la kulturkronika bulteno ni informas pri la 50-jariĝo de Arkady Fiedler-muzeo apud Poznano, pri la arto de Hiroshige en Krakovo kaj pri regionaj kulturdistingoj en Lublino (la orienta Pollando).
• Ni krome informas pri la proksimiĝanta IKUE-kongreso kaj ligita kun ĝia temo konkurso: https://eventaservo.org/e/d53a9b kaj jen la kongresa aliĝilo: https://mallonge.net/75ikue.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.Fri, 30 Aug 2024 - 29min - 697 - E_elsendo el la 25.08.2024
En la 1344-a E_elsendo el la 25.08.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• La eĥoj ligitaj kun la 1-a UK en Afriko daŭre troveblas en nia laŭvica elsendo. Ĉi-foje pro la komuna foliumado de la kelkaj retaj periodaĵoj. Ni referencas al „Libera Folio” kaj citas el la raportaj vortoj de Tim Owen aperintaj en la teksto „En Aruŝo venkis idealismo”. Ni referencas al sezonoj.ru kaj aperinta en ĝi raporto de Jukka Pietiläinen „Unika okazaĵo en Aruŝo”, citante liajn finajn vortojn. Ni foliumas la rete aperintan septembran numeron de „Esperanto”, kiu plimulton de la numero dediĉas al la 1-a UK en Afriko, sed en kiu ni i.a. trovas ankaŭ interesajn informojn pri la antaŭinta ĝin ILEI-kongreso en la Suda Ameriko en Maceió, Brazilo.
• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri niĉaj lingvoj sur la pola labormerkato; pri malkreskanta interesiĝo pri vintrinkado en la monda skalo; pri fandindustriaj tradicioj registritaj kiel laŭvica pola kulturheredaĵo.
• La sciencbultena rubriko enhavas donitaĵojn pri apliko de novaj teknologioj jen por la akirado de grafeno el mikroplasto, jen por povi redati la kreiĝon de la Torina Mortotuko je la tempo de Kristo.
• Ni krome informas pri nova ZEO en Bjalistoko. Muzike akompanas nin Feri Floro per fragmento de sia kanto „Kune kun vi”. La akompana al la programinformo interreta foto koncernas la malkreskantan vinpoduktadon en la monda skalo.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.Sun, 25 Aug 2024 - 23min - 696 - E_elsendo el la 20.08.2024
En la 1343-a E_elsendo el la 20.08.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ niaj antaŭmikrofonaj gastoj estas Patricio Agustín Iglesias kaj Meiyer Goren, kun kiuj ni interparolas pri aktuala stato de la #PasportaServo. Ni informe referencas al la aperinta hodiaŭ en Libera Folio interparolo pri la progresoj en la katalogado de Biblioteko Hector Hodler en la Nacia Biblioteko en Varsovio: https://www.liberafolio.org/2024/08/20/la-katalogado-de-biblioteko-hodler-progresas/; al la aperinta antaŭ kelkaj tagoj ĉe Libera Folio resuma retrorigardo de Tim Owen pri la 109-a UK en Aruŝo.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri lernolibroj en la svahila aperintaj antaŭ la UK en Aruŝo; pri la kandidatigoj por la Premio Maertens; pri restarigita ZEO en Bjalistoko; pri la jam anoncita Virtuala Kongreso de Esperanto 2024.
• En la komencaj kulturkronikaj sciigoj ni informas pri pola literaturo en Beogrado; pri samurajaj glavoj ekspoziciataj en Toruno, pri historia skizo rilatanta al la aspekto de palacaj ĝardenoj en Bjalistoko.
• Pri Falsteloj de Erika Godó (Belulino) kantas Suno AI. La akompana al la programinformo interreta foto prezentas ĝuste la fenomenon de falantaj steloj.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.Tue, 20 Aug 2024 - 28min - 695 - E_elsendo el la 15.08.2024
En la 1342-a E_elsendo el la 15.08.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ ni prezentas la lastan faskon da sondokumentoj ligigitaj kun la 109-a UK en Aruŝo. Tio estas nia 8-a kaj lasta raporta kontribuo dediĉita al la 1-a UK en Afriko. Pri la publika kunsido de Akademio de Esperanto, okazinta la lastan ĵaŭdon, rakontas la sekretario de la Akademio, François Lo Jacomo. Marija Belošević informas kiel IKUE kaj KEU preparis sin por la Movada Foiro kaj proksimigas sian kontribuon al la Kleriga Lundo. Tim Owen konfesas publikan penton pro sia skeptikeco rilate al sukceso de la UK-o en Afriko.
• Komence en aktualaĵoj ni informas pri la 104-a datreveno de la Varsovia Batalo 1920, solenata kiel Festo de la polaj militistaj fortoj; pri somera Paderewski-festivalo kaj la subĉielaj koncertoj de lia muziko en Ujazdów-parko; pri Medalo de Nils Gunnar Jerlov por profesoro Dariusz Stramski.
• La akompana al la programinformo interreta foto rilatas al la esploroj de profesoro Stramski kaj la atribuita al li medalo de Oceanografia Societo.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.Thu, 15 Aug 2024 - 22min - 694 - E_elsendo el la 09/10.08.2024
En la 1341-a E_elsendo el 09/10.08.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
En nia lasta raporta elsendo pri la 109-a UK en Aruŝo ni komence fokusiĝas pri la sabata Solena Fermo. I.a. ni prezentas kiel sondokumenton parton de la kongresa rezolucio uzante la dokumenton de Māra Timermane el fb-o. En la fina parto ni prezentas sonscenajn fragmentojn pri la transdono de la kongresa flago, Internacia Arta Vespero, ĉi-foje uzante la fb-ajn registrojn de Indu Devi Thapaliya. Niaj antaŭmikrofonaj gastoj estas Marija Belošević, kiu dividas kelkajn impresojn pri la ekumena diservo kaj katolika meso en Aruŝo kaj pri du novaj eldonaĵoj de IKUE prezentitaj i.a. kadre de la kongresa temo kaj dum la programero Libroj de la Jaro. Tim Owen el EAB proksimigas la Infanlibron de la jaro en la Belartaj Konkursoj de UEA kaj rakontas al ni pri sia kontribuo al la riĉa literaturrilata programo de la kongresa ĵaŭdo. La ceteraj sonscenoj estas cititaj el registraĵoj en fb-o. La programinforma foto pri la transdono de la kongresa flago estis farita de IKUE. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253DSat, 10 Aug 2024 - 20min - 693 - E_elsendo el la 08.08.2024
En la 1340-a E_elsendo el 08.08.2024 ĉe www.pola-retradio.org:
En nia ĵaŭda raporta elsendo pri la 109-a UK en Aruŝo ni enrigardas en kelkajn apartajn programerojn de la mateno, i.a. temas pri la Esperantologia Konferenco. La merkreda kongresa kuriero unu plenan paĝon dediĉas al la hieraŭa ekskursa tago: https://uea.org/pdf/uk2024/vocxo_de_kilimangxaro_5.pdf. Pri tio, kiel ĝin pasigis rakontas al ni Marija Belošević. En la dua parto de la elsendo ŝi per kelkaj frazoj retrorigardas al la organizita de ŝi marda Tago de Lernado, kiu registrita per Zoom aperos en ILEI-paĝo. Ni mencias kelkajn el literaturrilataj programeroj de la tago, sed tute aparte aŭdiĝas kiel sondokumento la informo pri la rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA 2024. Ĉar en la kongresa programo ne okazos koncerto de Samba Faye ni specimene prezentas fragmenton de lia E-kanto Samba-Senegalo-Esperanto. Kaj iom „prunte” aŭdiĝas sona eĥo el la vespera koncerto de JoMo. Li ankaŭ aperas en la foto akompananta la programinformon. Ĝi estis farita de Amri Wandel dum la kongresa balo. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253DThu, 08 Aug 2024 - 19min
Podcasts similaires à Pola Retradio en Esperanto
- Il podcast di Alessandro Barbero: Lezioni e Conferenze di Storia A cura di: Fabrizio Mele
- Alessandro Barbero Podcast - La Storia Curato da: Primo Vassallo
- Storia in Podcast Focus
- Geopop - Le Scienze nella vita di tutti i giorni Geopop
- Indagini Il Post
- Alessandro Barbero. La storia, le storie - Intesa Sanpaolo On Air Intesa Sanpaolo
- Chiedilo a Barbero - Intesa Sanpaolo On Air Intesa Sanpaolo e Chora Media
- Dee Giallo OnePodcast
- Lo Zoo di 105 Radio 105
- 2024 Radio 24
- Focus economia Radio 24
- La Zanzara Radio 24
- Melog Radio 24
- That’s America - Dietro le quinte degli Stati Uniti Radio 24
- Tutti convocati Radio 24
- Uno, nessuno, 100Milan Radio 24
- Chiamate Roma Triuno Triuno Radio Deejay
- Deejay Chiama Italia Radio Deejay
- Il Volo del Mattino Radio Deejay
- Radio Radio Radio Radio
- Profondo Nero Sky Crime
- Sky Crime Podcast Sky Crime
- Curiosità della Storia Storica National Geographic
- Fratelli di Crozza Warner Bros. Discovery Podcast