Filtra per genere

Pola Retradio en Esperanto

Pola Retradio en Esperanto

Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP

Pola RetRadio - nia komuna lingvomedio

717 - E_elsendo el la 02.12.2024
0:00 / 0:00
1x
  • 717 - E_elsendo el la 02.12.2024

    En la 1363-a E_elsendo el la 02.12.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

    • En nia ciklo pri koninda Pollando ni prezentas hodiaŭ felietonon pri unu el la plej popularaj legendoj de Varsovio, pri la Ora Anaso vivinta en la subterejoj de la Palaco de Ostrogski-familio, en kiu nun troviĝas Muzeo de Frederiko Chopin.
    • La hodiaŭaj kulturkronikaj informoj rilatas al la nunjara premio de Luigi Micheletti i.a. por la Muzeo pri Siberiekziloj en Bjalistoko; pri la murpentra kreado de NeSpoon (Elżbieta Dymna); pri Irena Tuwim, kiu ekde la nuna jaro estas patrono de nova tradukpremio.
    • En la E-komunuma segmento ni informas pri la nova favorpreza aliĝkotizo al la UK en la ĉeĥa Brno – ĝis 15.12.24; pri la publikaj prezentiĝoj de Akademio de Esperanto. Unue temas pri ĝia respektebla kunsido en la 5-a VK, sekve ĝia Konferenco okazonta la 16-an/17-an de decembro (https://eventaservo.org/e/77f5e6).
    • Ana Paula Pose el Brazilo kantas fragmente „Tiel la mondo iras” de Julián Hernández Angulo el sia koncerto dum la 5-a VK, La apudanta la programinformon interreta foto bildigas skulptaĵon de Ora Anaso ĉe Tamka-strato en Varsovio.
    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    Mon, 02 Dec 2024 - 25min
  • 716 - Renkontiĝoj dum la Virtuala Kongreso: 30.11 kaj 01.12.24

    Karaj Aŭskultantoj kaj Radioamikoj,

    Pola RetRadio en Esperanto invitas vin kaj atendas dum la renkontiĝoj de la virtuala Movada Foiro.
    Ili okazos la 30-an de novembro 2024 (sabate) je la 11-a horo kaj la 01-an de dedembro 2024 (dimanĉe) je la 19-a horo laŭ la UTC + 1 h.
    Bonvenon al ĉiuj! Uzu tiun maloftan okazon rekte alparoli kaj pridemandi reprezentantojn de la Redakcio, sugesti proponojn.
    Eble vi ŝatos dividi viajn rememorojn pri la unuaj informoj kaj kontaktoj kun la E-lingvaj elsendoj, informi ĉu ankaŭ en elektronika tempo vi aŭskutas ilin kaj kio en ili estas por vi plej interesa.

    Ni atendas vin!

    Fri, 29 Nov 2024 - 1min
  • 715 - E_elsendo el la 25.11.2024

    En la 1362-a E_elsendo el la 25.11.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

    • Nia antaŭmikrofona gasto estas unu el la diplomitoj de la aŭtuna Interlingvistika Sesio en Poznano, Renato Guedes el Portugalio, kiu proksimigas la temon de sia finlaboraĵo „Ikoneco por artefaritaj lingvoj”.
    • Hodiaŭ krome ni proponas komune enrigardi la  retajn eldonojn de la 3-a nunjara numero de „Norvega Esperantisto” kaj de la novembra „Novaĵoj Tamtamas”, internacia gazeto de Esperanto Jokohama.
    • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri multiĝo de la tiel nomataj privataj studentaj domoj; pri la Stacidoma Komplekso en Lublin, kiu en 2024 gajnis jam du internaciajn arkitekturajn premiojn; pri la daŭranta en Varsovio laŭvica Azia Filmfestivalo.
    • Nian sciencbultenan rubrikon ni dediĉas al la rekomenciĝintaj esplorlaboroj de polaj sciencistoj en la Parko Serengeti, Tanzanio kaj al la unuaj rikoltitaj rezultoj.
    • Muzike akompanas nin Ale Vela per sia ĉi-monate registrita (kiel video-filmo https://www.youtube.com/watch?v=jZW_23qNszI) kanzono „Tuj”. La interreta foto prezentas la premiitan stacidomon en Lublin.
    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. Pere de jutubo https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    Tue, 26 Nov 2024 - 26min
  • 714 - E_elsendo el la 20.11.2024

    En la 1361-a E_elsendo el la 20.11.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

    • Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas Irek Bobrzak, kun kiu ni interparolas pri lia interesiĝo kaj laboro dediĉita al la E-terminologio rilate plantojn kaj ĝenerale botanikon.
    • Komence de la hodiaŭa elsendo per mallongaj biografiaj notoj ni ligas al la gravaj perdoj, kiujn suferis en la lastaj tagoj la E-komunumo pro la forpaso de István Nemere kaj Claude Gacond. Pliaj E-komunumaj informoj rilatas al la Universala Kongreso 2025 kaj finiĝonta en novembra la 1-a favorpreza aliĝkotizo; al la proksimĝanta jubileo de la 70-jariĝo de la 1-a Unesko-rezolucio pri Esperanto, proklamita en 1954.
    • La hodiaŭaj kulturkronikaj informoj koncernas la 1-an Festivalon de la Brita Kinoarto, kiun ekde la nuna jaro gastigas Poznano kaj preparojn al la Internacia Chopin-konkurso 2025.
    • Muzike akompanas nin Flávio Fonseca el Brazila Muziko per la E-versio de la brazila sambo „Sambo de tristo”. La apudanta la programinformon foto rilatas al Festivalo de la Brita Kinoarto en Poznano.
    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    Wed, 20 Nov 2024 - 28min
  • 713 - E_elsendo el la 15.11.2024

    En la 1360-a E_elsendo el la 15.11.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

    • En la hodiaŭa programo ni gastigas antaŭmikrofone profesorinon Sabine Fiedler, kiu ĉi-foje kiel la prezidanto de GIL – Societo pri Interlingvistiko informas nin pri ĝia agado kaj ĝia nunjara konferenco en novembro. Ni krome ekscias pri ŝia rete konsultebla libro “Esperanto – Lingua Franca and Language Community” kiun ŝi kunaŭtoras kun Cyril Brosch.
    • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la nuna demografia situacio en Pollando kaj enketo elmontranta, kiu faktoro bremas la decidon havi infanojn; pri tio, ke Pollando apartenas al la plej grandaj eksportantoj de kukurboj en la Unio.
    • Sekve ni prezentas la laŭreatojn de la 8-a Tradukonkurso "Lucija Borčić" organizita de Kroata Esperantista Unuiĝo.
    • Kadre de la kutima sciencbultena rubriko ni informas mallonge pri la finiĝinta lastdimanĉe KAEST, Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko 2024 en Žilina. Ni atentigas pri restantaj 10 tagoj por aliĝi al Konkurso por junaj Sciencistoj kaj Universitatanoj – KonSciU: http://tinyurl.com/konsciu24.
    • Hodiaŭ Manno Montanna kantas fragmente la E-version de la portugallingva kanto “Haveno Soleco”.
    • La interreta foto de KAEM-teamo prezentas scenon pri interprelega babilado de kelkaj partoprenantoj de la konferenco en Žilina.
    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. Pere de jutubo https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    Fri, 15 Nov 2024 - 28min
Mostra altri episodi