Filtrar por gênero

Pola Retradio en Esperanto

Pola Retradio en Esperanto

Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP

Pola RetRadio - nia komuna lingvomedio

714 - E_elsendo el la 20.11.2024
0:00 / 0:00
1x
  • 714 - E_elsendo el la 20.11.2024

    En la 1361-a E_elsendo el la 20.11.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

    • Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas Irek Bobrzak, kun kiu ni interparolas pri lia interesiĝo kaj laboro dediĉita al la E-terminologio rilate plantojn kaj ĝenerale botanikon.
    • Komence de la hodiaŭa elsendo per mallongaj biografiaj notoj ni ligas al la gravaj perdoj, kiujn suferis en la lastaj tagoj la E-komunumo pro la forpaso de István Nemere kaj Claude Gacond. Pliaj E-komunumaj informoj rilatas al la Universala Kongreso 2025 kaj finiĝonta en novembra la 1-a favorpreza aliĝkotizo; al la proksimĝanta jubileo de la 70-jariĝo de la 1-a Unesko-rezolucio pri Esperanto, proklamita en 1954.
    • La hodiaŭaj kulturkronikaj informoj koncernas la 1-an Festivalon de la Brita Kinoarto, kiun ekde la nuna jaro gastigas Poznano kaj preparojn al la Internacia Chopin-konkurso 2025.
    • Muzike akompanas nin Flávio Fonseca el Brazila Muziko per la E-versio de la brazila sambo „Sambo de tristo”. La apudanta la programinformon foto rilatas al Festivalo de la Brita Kinoarto en Poznano.
    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    Wed, 20 Nov 2024 - 28min
  • 713 - E_elsendo el la 15.11.2024

    En la 1360-a E_elsendo el la 15.11.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

    • En la hodiaŭa programo ni gastigas antaŭmikrofone profesorinon Sabine Fiedler, kiu ĉi-foje kiel la prezidanto de GIL – Societo pri Interlingvistiko informas nin pri ĝia agado kaj ĝia nunjara konferenco en novembro. Ni krome ekscias pri ŝia rete konsultebla libro “Esperanto – Lingua Franca and Language Community” kiun ŝi kunaŭtoras kun Cyril Brosch.
    • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la nuna demografia situacio en Pollando kaj enketo elmontranta, kiu faktoro bremas la decidon havi infanojn; pri tio, ke Pollando apartenas al la plej grandaj eksportantoj de kukurboj en la Unio.
    • Sekve ni prezentas la laŭreatojn de la 8-a Tradukonkurso "Lucija Borčić" organizita de Kroata Esperantista Unuiĝo.
    • Kadre de la kutima sciencbultena rubriko ni informas mallonge pri la finiĝinta lastdimanĉe KAEST, Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko 2024 en Žilina. Ni atentigas pri restantaj 10 tagoj por aliĝi al Konkurso por junaj Sciencistoj kaj Universitatanoj – KonSciU: http://tinyurl.com/konsciu24.
    • Hodiaŭ Manno Montanna kantas fragmente la E-version de la portugallingva kanto “Haveno Soleco”.
    • La interreta foto de KAEM-teamo prezentas scenon pri interprelega babilado de kelkaj partoprenantoj de la konferenco en Žilina.
    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. Pere de jutubo https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    Fri, 15 Nov 2024 - 28min
  • 712 - E_elsendo el la 10.11.2024

    En la 1359-a E_elsendo el la 10.11.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

    • Antaŭtage de la 11-a de novembro, kiu estas la Nacia Festo de Pollando ni memorigas la literaturan elsendon el 1980 de Jan Klimek kaj Andrzej Pettyn dediĉitan al la romano „Ringo el ĉevalharoj”. En la 106-a datreveno de la regajnita suvereneco de Pollando en 1918 ni atentigas per ĝi, ke Pollando batalis por defendi sian suverenecon ankaŭ en postaj periodoj defendante sin i.a. kontraŭ invadintaj Germanio kaj Sovetunio. La epizodo koncernas la deportadon al Siberio en la epoko de instaliĝanta en Pollando komunista regado.
    • Unu el la simboloj de la regajnita suverenco estis la Saksa Palaco, pri kio ni atentigas komence, la palaco eksplodigita de germanoj post la falo de la Varsovia Insurekcio 1944. Post dekoj da jaroj venis decido ĝin rekonstrui. Pri la rilata internacia premio atribuita por rekonstruprojekto ni informas en la kulturkronika programero.
    • La interreta grafikaĵo bildigas kiel fragmenton de la antaŭmilita aspekto de la Saksa Palaco en Varsovio.
    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    Sun, 10 Nov 2024 - 29min
  • 711 - E_elsendo el la 05.11.2024

    En la 1358-a E_elsendo el la 05.11.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

    • Hieraŭ estis lanĉita en Parizo arkivejo dediĉita al la bicikla veturo de Lucien Péraire kadre de la projekto Savespero. Lime de la 20-aj kaj 30-aj jaroj li entreprenis eksterordinaran biciklan veturon tra Eŭropo, Sovetunio, Manĝurio, Japanio, la suda Ĉinio, Indoĉinio kaj Indonezio por i.a. kompreni la militkaŭzojn. Pri li kaj lasitaj de li arkivaĵoj ni interparolis kun Pascal Dubourg Glatigny dum ARKONES, kaj tiun interparolon ni prezentas en nia hodiaŭa elsendo. Jen la adreso de la retejo: https://peraire.huma-num.fr/
    • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri atentigo de la eksa finna prezidento, ke civitanoj de Unio devus kolekti kaze de bezono necesajn provizojn por 72 horoj; pri Pollando kiel produktanto de tombotorĉoj; pri akuzoj de la ukraina prezidento rilate Pollandon.
    • La sciencbultenan rubrikon ni dediĉas al laŭreatoj de la Fondaĵo por la Pola Scienco.
    • Hodiaŭ ni elektis por la elsendo la kanton de Feri Floro „Por la paco”, bazitan sur la vortoj de la sveda esperantisto Åke Näsholm.
    • La interreta foto akompananta la programinformon prezentas varian sortimenton de tombotorĉoj, kiujn oni flamigas ĉe la tomboj komence de novembro.
    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. Pere de jutubo https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    Tue, 05 Nov 2024 - 26min
  • 710 - E_elsendo el la 30.10.2024

    En la 1357-a E_elsendo el la 30.10.2024 ĉe www.pola-retradio.org:

    • Antaŭ nia mikrofono gastas profesorino Sabine Fiedler, kiu en la donita al ni intervjuo aferkerne retrorigardas al la aŭtuna Lingvista Kongreso en Poznano, kadre de kiu okazis speciala sesio pri interlingvistiko. Ŝi dividas kun ni siajn opiniojn pri la nuna stato de Interlingvistiko kaj Esperantologio, akcentante la signifon de universitataj studoj pri ĉi tiuj fakoj.
    • En la komenca kulturkronika parto ni informas pri la libere viziteblaj en novembro polaj reĝaj rezidejoj, pri la sepa filma versio de „Quo Vadis” – ĉi-foje temas pri animita filmo - kiu jam aperis surekrane, pri la finiĝinta lastdimanĉe librofoiro en Krakovo.
    • En la E-komunuma segmento ni retrorigarde informas pri la nunjaraj distingitoj pro la Elstara movada kaj kultura agado.
    • En la elsendo aŭdiĝas fragmente la ĵus aperinta E-versio de la kanzono „Reveno al nigrumo”, kies tekston tradukis JoMo, kaj kiu evidente ĝin kantas.
    • La interreta foto prezentas scenon el la animita filmo „Quo Vadis” pri kiu ni informis en la kulturkroniko.
    • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    Wed, 30 Oct 2024 - 29min
Mostrar mais episódios